International Vegetarian Union
Monda Kongreso kaj Vocxdonado, Euxropa Jarkunsido
Español - El la Novajxletero de IVU, Februaro/Marto 1996 - English

Memoru

29a de julio - 4a de auxgusto, 1996

Jes, okazos denove la Monda Vegetarana Kongreso!!

Venu aligxi kun ni, kaj venigu ankaux viajn anojn. Gxi estos bonega kongreso, organizita de la North American Vegetarian Society. Ili havas multe da sperto, kiel gastigintoj de la monda kongreso en 1984 kaj propran jarkongreson "Vegetarana Somerfesto". Gxi promesas bonan oportunon por amikigxi kaj renkonti malnovajn amikojn.

Estos bona diverseco de prelegoj de multaj internacie konataj prelegistoj pri cxiaj vegetarismaj temoj. Diversaj diskutforumoj kaj ekskursoj certe provizos ion por cxiuj. Krome, estos plena interkona programo. La kongresejo estas la tereno "Pennsylvania" de la Universitato de Pittsburgh en Johnstown. Dulitaj cxambroj, kun lavcxambroj privataj aux dividitaj inter du cxambroj, estas proksimaj al la prelega kaj restoracia konstruajxoj. La regiono, en la montoj Apalacxaj, estas belega.

Brosxuroj kaj aligxiloj haveblas de NAVS aux de la cxefoficejo de IVU. Kontaktu NAVS, posxtkesto 72, Dolgeville, Novjorko 13329, aux telefone: +1-518-568-7970 aux IVU cxe la cxefsidejo.


Vocxdonado 1996

Dum la monda kongreso en Johnstown, estos eblo por reprezantantoj de membraj societoj vocxdoni por la Internacia Konsilantaro, kiu regos IVU gxis la venonta monda vegetarana kongreso.

Cxiu membra societo havas nombron da vocxoj inter unu kaj dek, laux gxia nombro da anoj. La nombro da vocxoj estas:-

    1 por gxis             150
    2 por           151 -  650
    3 por           651 - 1150
    4 por          1151 - 1650
    5 por          1651 - 2150
    6 por          2151 - 2650
    7 por          2651 - 3150
    8 por          3151 - 3650
    9 por          4151 - 4650
   10 por ekde     4651
Prokure vocxdoni oni ne rajtas, do vi devos cxeestigi reprezentantojn cxe la kunveno de membraj societoj, por uzi vian vocxdonan rajton.

Kaj la Prezidanto, Shri Surendra Mehta, kaj la Vicprezidanto, Profesoro Marcel Hebbelinck, jam restis en siaj postenoj dum la maksimuma periodo kiun permesas la konstitucio. Membraj societoj devos kandidatigi homojn por cxi tiuj du postenoj.

La Internacia Konsilantaro konsistas el la oficistoj kaj ok elektitaj membroj. Membraj societoj elektos ok servontojn en la Internacia Konsilantaro gxis la venonta monda kongreso. Membraj societoj povas sendi al la Honora Gxenerala Sekretario kandidatajn proponojn, ricevendajn antaux la 15a de julio, cxar tiam li foriros de sia hejmo al Usono.

La Honoran Gxeneralan Sekretarion kaj Honoran Kasiston nomas la Internacia Konsilantaro. Se vi bezonas iun ajn konsilon, bonvolu kontakti la Honoran Gxeneralan Sekretarion.


Renkontigxo de EVU en majo 1996

La jarkunveno de la Euxropa Vegetarana Unuigxo okazos en la vilagxo Pestalozzi en Trogen, orienta Svislando, inter la 16a kaj la 19a de majo. Lacxefa aferkunveno okazos vendredon, la 17an de majo; kaj por partoprenantoj estas allogega turisma programo en cxi tiu bela parto de Svislando.

Cxiuj bonvenas, kaj la kosto estas malalta, do skribu al Sigrid de Leo (vidu la TTT-pagxon de EVU). Sigrid sxatus ke societoj sendu al sxli po kopio de cxiuj flugfolioj kiujn ili publikigas en la angla, la franca, la itala kaj la hispana - eventuale kopiotajn kaj dissendotajn al informpetantoj.


| Artikoloj | Libroj | FAQ | Tutmonda Adresaro | IVUMail | Membroj | Novajxoj | Famaj | Frazoj | Receptoj | What's New | Mondaj Okazajxoj | Sercxi |

IVU Index
Maintained by John Davis - webmaster@ivu.org
Elangligis Alan Iwi alan.iwi@lmh.ox.ac.uk